The Moody Blues | |
---|---|
Persona informo | |
TTT | |
Retejo | http://MoodyBluesToday.com |
The Moody Blues estis angla rok-bando formita en Birmingham en Majo 1964. La bando dekomence konsistis el drumisto Graeme Edge, gitaristo kaj kantisto Denny Laine, klavaristo kaj kantisto Mike Pinder, plur-instrumentisto kaj kantisto Ray Thomas, kaj basisto kaj kantisto Clint Warwick, el kiuj Edge estis la nura kontinua membro de la grupo tra ĝia tuta historio. Origine parto de la brita etoso de Bitmuziko kaj Ritmenbluso de komencaj kaj mezaj 1960-aj jaroj, la bando elstariĝis per la brita No. 1a kaj la usona 10-pinta "Go Now" fine de 1964 al komenco de 1965. Laine kaj Warwick lasis la bandon fine de 1966, estante anstataŭitaj de la gitaristo kaj kantisto Justin Hayward kaj de la basisto kaj kantisto John Lodge. Ilia aliĝis al la movado de la psikedela rokmuziko de la fina parto de la jardeko, per sia dua albumo, Days of Future Passed de 1967, kiel fuzio de rok-muziko kun klasika muziko kiu instalis la bandon kiel pionira de la disvolvigo de arta roko kaj de progresiva roko.[1][2] Ĝi estis priskribita kiel "mejloŝtono" kaj "unu el la unuaj sukcesaj konceptalbumoj".[1]
La grupo publikigis ses pliajn albumojn kaj turneis etende ĝis ili haltiĝis en 1974. Iliaj registraĵoj de tiu periodo estis inter l plej sukcesaj en la progresiv-roka ĝenro kaj produktis sukcesojn per Radio FM kiel "Nights in White Satin" (1967; pinta denove en 1972), "Tuesday Afternoon" (1968), "Question" (1970), "The Story in Your Eyes" (1971), "Isn't Life Strange" (1972), kaj "I'm Just a Singer (In a Rock and Roll Band)" (1973). Pluiginte aktivecojn en 1977, Pinder foriris la sekvan jaron kaj estis anstataŭita de la svisa klavaristo Patrick Moraz, iam el Yes. En la sekva jardeko ili faris stilon pli sint-pop, per sukcesoj kiel "Gemini Dream" (1981), "The Voice" (1981), "Your Wildest Dreams" (1986) kaj "I Know You're Out There Somewhere" (1988). "Your Wildest Dreams" faris Moody Blues la unuaj kiuj havigis ĉiujn el siaj unuaj tri inter-10 sukcesaj unuopaĵoj en Usono en tri malsamaj jardekoj.[3] Moraz foriris en 1991 sekvita de Thomas en 2002; Thomas mortis en 2018. La lasta studialbumo de la bando estis la kristnaska albumo December (2003), post kio ili decidis ne plu registri studialbumojn.[4] Tamen, ili plue turneis laŭlonge de la 2000-aj jaroj kaj poste reunuiĝis periode por eventoj, apartaj koncertoj, mallongaj turneoj kaj krozturneojn, ĝis la retiro de Edge en 2018;[5] li mortis en 2021.
The Moody Blues vendis 70 milionojn da albumoj tutmonde,[6] kio inkludas 18 platenajn kaj orajn LP-ojn. Ili estis enmetitaj en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2018.